Giorgio Silfer

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de Giorgio Silfer: Doktoro Rosales, Milano, 1973

Giorgio SILFER (naskiĝis 1949) estas pseŭdonimo de Valerio ARI, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, kaj unu el la ĉefaj iniciatintoj de la Esperanta Civito.

Silfer naskiĝis en Milano, Italio. Li kunfondis en 1970 la revuon Literatura Foiro. En 1980 li kunfondis la kooperativon de Literatura Foiro, kiu posedas kaj eldonas la menciitan revuon, kaj ekde 1997 ankaŭ la gazeton Heroldo de Esperanto. Ĉe la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 1980 Silfer, kune kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel lanĉis la Manifeston de Raŭmo.

En 1985 li kunfondis la staĝejon La Kvinpetalo, en Francio. En 1991 li kunfondis la Esperanto-Centron de PEN-Klubo Internacia, en kies mondkongreso 1993 li sukcesis, kun sia edzino Perla Martinelli, atingi la agnoskon pri Esperanto kiel literatura lingvo. Kun aliaj en 1995 li transprenis la gvidadon de Kultura Centro Esperantista en Svislando, kaj savis ĝin (la malfondo estis jam anoncita en 1994). En 1996 li estis inter la ĉefaj subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.


[redakti] Verkoj

Giorgio Silfer verkis tri poemarojn, plurajn teatraĵojn, romanon, diversajn literatursciencajn kaj interlingvistikajn librojn. Li gajnis interalie Premion "La Verko de la Jaro" en 1977 kaj estis proklamita en 1984 Florluda Majstro, pro la multaj sukcesoj ĉe Internaciaj Floraj Ludoj. Li ankaŭ verkis aŭ tradukis kelkdekon da kanzonoj, precipe por Gianfranco Molle, Nikolin' kaj Anjo Amika.


[redakti] Kritikoj

La politika agado de Giorgio Silfer estas malmulte aprezata ĉe kelkaj UEA-anoj. Dum la 1990aj jaroj, la verkisto Jorge Camacho karikaturis lin en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (1993) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro. Jouko Lindstedt, la alia verkinto de la Manifesto de Raŭmo, opinias ke Silfer predikas sub la nomo "Raŭmismo" ideologion kun malmulta rilato al tiu Manifesto.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Aliaj lingvoj


Original-Page: Giorgio Silfer - Vikipedio
 Web-Blaster V2.21 Close Webblaster Floater
The page now displayed was connected to the database of the Assoziations-Blaster (Deutsche Version) through filtering it with the Web-Blaster.

The whole process takes place in real time and no data from other servers is saved anywhere.

In order to see this page without the filter and loaded from its original server, the Webblaster must be turned off.

Turn Off Webblaster