Italio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Repubblica Italiana
Italio
Flago de Italio
(Detaloj)
Blazono de Italio
(Detaloj)
Nacia himno: Il Canto degli Italiani
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Romo
Ĉefa(j) lingvo(j) itala
Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikoj
Areo
% de akvo
301 230 km²
2%
Loĝantaro 58 milionoj
Loĝdenso 196/km²


Horzono UTC+1 (en somero +2)
Interreta domajno .it
Landokodo ITA
Telefona kodo 39
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Giorgio Napolitano
Ĉefministro Silvio Berlusconi
Nacia tago 2a de junio (tago de la respubliko)
Sendependiĝo 17a de marto 1861
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Itala Esperantista Federacio
Redaktu la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
vdr

Italio, aŭ Italujo, estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris politike ("per la glavo") ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo ankaŭ konkeris religie ("per la kruco") la plejparton de Eŭropo.

Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton, lingvon, leĝaron kaj igis kristanismon la ĉefa religio de la kontinento.

Inter alie, Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da Vinci, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio Vivaldi, Giuseppe Verdi, Giacomo Puccini kaj multaj aliaj.

Enhavo

[redakti] Etimologio

La plej malnova skribaĵo, enhavanta la vorton Italio sub la formo ITALIA troviĝas sur monero de la 1-a jarcento a.K. retrovita ĉe Corfinio, en la nuntempa regiono Abruco. La iama Corfinium etis la ĉefurbo de la itala federacio. La monero estis eldonita de tiu federacio, kiu militis kontraŭ Romio por ricevi la romian civitanecon.

La nomo Italia evoluis dum antikveco. La grekoj konsideris ĝin nur kiel la najbaran regnon de Italos. Popolrakonto devenigas la vorton de epizodo de la greka mitologio, la dek du laboroj de Heraklo. Post kiam li volis la 115 bovojn de Geriono, Heraklo gvidis la bovaron laŭ la italaj marbordoj, kiam virbovo eskapis ĝis Sicilio. Heraklo ĝin retrovis kaj nomis la landon Italia (pro italos, kio signifas en loka greka dialekto "virbovo").

Alia greka versio uzas la vortojn Ouitalia kaj Ouitalios, alproksimigante ilin al la greka étalon (iam Wetalon), kiu signifas "bovido".

Alia proponita etimologio baziĝas je la proksimiĝo de it- kaj de aithô (en la greka tiu verbo signifas "bruligi", kaj ĝi troviĝus ankaŭ en la radiko de la nomo de la vulkano Etno). Ĝia ĉeesto estus pravigita, ĉar Italia, kiu estas nomo donita de la grekoj, venintaj de la oriento, vidintus la sunon ruĝigi kaj bruligi la horizonton je la loko de la duoninsulo.

La esprimo aithalia estis en antikvo uzita ankaŭ por la insuloj de Lemnos (certe pro tiea metalurgio) kaj Elbo, pro la sama kialo kiel Italia. La nomo aithalia estis verŝajne donita unue al la sudaj marbordoj de la nuna Italio, tie, kiel alvenis la grekoj unue.

[redakti] Historio

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Itala reĝlando, Unuiĝo de Italio

Italio, ĉefe meza kaj suda Italio, estas jam de antikvo grava eŭropa kulturcentro kaj estis la centro de la Romia imperio. Dum la epoko de Cezaro ĝi streĉiĝis ĝis Rubikono ĉe Rimini, sub la imperiestro Aŭgusto ĝi estis pligrandigita ĝis la piedoj de la Alpoj kaj Istrio.

Post la invado de la gotoj (410) kaj ĉefe de la langobardoj (568) la imperio eriĝis al serio de sendependaj teritorioj. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj, ĉefe sub Pipino kaj Karolo la Granda regi la frankoj, sed estiĝis sub la posteuloj de Karolo memstara regno Italio. Ekde Oto la 1-a Italio estis parto de la Sankta Romia Imperio, la sudo restis longe bizanca. Ekde 827 la araboj konkeris Sicilion kaj partojn de suda Italio.

Komence de la 11-a jarcento normandoj ekkonkeris sudan Italion.

Pro komerco kaj trafiko la urboj de norda Italio gajnis pli kaj pli da sendependeco dum la 11-a jarcento. La normandoj kaj multaj urboj de supera Italio subtenis la papon dum la investitura polemiko. Pro la malapero de sia dinastio la Ŝtaŭfoj malsukcesis sian provon renovigi la imperiecon de Italio. Ekde 1268 la franca dinastio de la Anjou regis la sudon, kaj la nordo erigis al preskaŭ sendependaj urboj, kvankam oficiale ili estis parto de la Sankta Romia Imperio.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estiĝis dum la Renesanco potencoj kun grandega ekonomia kaj kultura avantaĝo. Kvin potencoj: la suditala regno (kiu influiĝis pli kaj pli de Hispanio), la Papa Ŝtato, Florenco, Milano kaj Venecio dividis en ŝanĝemaj koalicioj la politikan potencon.

Ekde la fino de la 15-a jarcento Hispanio venkis Francion rilate al la potenco en Italio. Tamen Venicio sukcesis pro ŝanĝemaj koalicioj ekvilibrigi la potencon, tiel ke la hispana influo vidiĝis ĉefe en la sudo, kvankam ĝi ree kaj ree atingis ankaŭ Ĝenovon kaj Milanon.

En 1796 francaj revoluciaj trupoj venkis. En 1805 Napoleono kronis sin mem en Milano reĝo de Italio. Post la fino de lia regno ekis la epoko de la Unuiĝo de Italio (1815-1870).

Italio akiris sendependecon la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed nur unuiĝis en 1870, per la konkero de Romo al la Papa Ŝtato. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la Papa Ŝtato, la Sankta Romia Imperio kaj lokaj princoj kaj urboj.

Post la dua mondmilito, la provizora registaro okazigis referendumon por decidi ĉu Italio daŭre estu regno aŭ iĝu respubliko. La sudaj regionoj de Italio plej favoris monarĥion, dum la nordaj regionoj forte subtenis respublikon; la averaĝa tutlanda rezulto tamen favoris respublikon. La 1-an de januaro 1948 Italio ekhavis konstitucion, kaj dum la sekvaj jaroj la lando eniris plurajn internaciajn organizojn: ĝiis membroŝtato de NATO (en 1949), de la onta Eŭropa Unio (de kiu Italio iĝis fondinta lando, en 1950) kaj de la Unuiĝintaj Nacioj (en 1955).

Nuntempe Italio daŭre rolas kiel unu el la plej integriĝemaj landoj de Eŭropa Unio; dum la 1990-aj jaroj ĝi eniris Ŝengenion, kaj ekde 1999 adoptis eŭron kiel nacian monunuon. Eksa itala ĉefministro Romano Prodi rolis kiel estro de la Eŭropa Komisiono ekde 1999 ĝis 2004, dum alia eksa ĉefministro, Giuliano Amato, partoprenis dum la sama periodo la Eŭropan Konvencion, taskigita pri la verkado de la Eŭropa Konstitucio.

[redakti] Geografio

Italio vidata el satelito

Italio konsistas plejparte el duoninsulo kiu norde ligiĝas al Eŭropo per la montaro Alpoj, kaj de tie etendiĝas suden en la Mediteranean Maron; al ĝi cetere apartenas la du grandaj insuloj Sardio kaj Sicilio, krom malpli grandaj insuloj kaj insularoj en la Tirena, Adriatika kaj Mediteranea maro.

Italio konsistas plejparte el montetoj (41,6% el la tuta teritorio), kaj aldone el montoj (35,2%) kaj ebenaĵoj (23,2%). La averaĝa alto super marnivelo estas 337 metroj.

La ĉefa montaro estas la Alpoj, kies tuta suda flanko apartenas al Italio kaj kiuj konsistigas ties naturan landlimon al ties nordaj najbaraj landoj. La plej altaj montoj situas en la okcidenta parto de la Alpoj, kaj ofte altas pli ol 4000 m super marnivelo: la ĉefaj pintoj estas Blanka Monto (4810 m), Materhorno (4478 m), Monte-Rosa-Masivo (4634 m). La alia grava montaro de Italio estas la Apeninoj, kiuj laŭiras la tutan duoninsulon, de Ligurio (nord-okcidente) ĝis Sicilio (sude), kaj kies plej alta pinto estas la monto Gran Sasso (2912 m), en la centritala regiono Abruco.

Italio ankaŭ posedas plurajn vulkanojn: la monto Etna (3323 m) estas la plej alta vulkano en Eŭropo, kaj situas tuj norde de Katanio, laŭ la ionia marbordo de Sicilio; krome famas la monto Vezuvio, ĉe Napolo, kaj Strombolo, en la provinco de Mesino.

[redakti] Loĝantaro

Malsame kiel aliaj grandaj eŭropaj landoj kiel Francio kaj Londono, kie relative granda parto el la loĝantaro loĝas en la respektivaj ĉefurboj Parizo kaj Londono, Italio estas plurcentra lando, kiu ne posedas grandan ĉefurbon kiu forte elstaras rilate al la aliaj urboj laŭ graveco aŭ nombro da loĝantoj.

En la jaro 2000, 67% el la civitanaro loĝis en urboj; la jara kresko tiam estis 0,09%.

La averaĝa nombro da naskoj en 2000 estis 9,13 por 1000 homoj por jaro, dum mortoj estis 9,99 por 1000 homoj por jaro; tio signifas, ke la loĝantaro de Italio laŭgrade malkreskas. Tiun tendencon inversiĝas nur danke al enmigrado, kiu en 2000 averaĝe alportis en la landon 1,74 novajn civitanojn por 1000 homoj por jaro. La relative malgranda nombro da naskoj por jaro ŝuldiĝas al la fakto, ke itala virino averaĝe naskas nur 1,18 infanojn - unu el la plej malaltaj tiaj datumoj en la tuta mondo. La mortokvoto de beboj en 2000 estis 5,92 mortoj por 1000 naskoj por jaro.

La meza vivodaŭro en 2000 estis 79,03 jaroj (75,85 por viroj, 82,41 por virinoj); temas pri unu el la plej altaj tiaj datumoj en la tuta mondo. Laŭ vivsciencistoj, tio plejparte ŝuldiĝas al la tipa itala stilo de nutrado, la tiel nomata mediteranea dieto, kiu konsistas el grandaj kvantoj da pastaĵo, fruktoj kaj legomoj.

[redakti] Regionoj

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Regionoj kaj provincoj de Italio

Italio konsistas el dudek regionoj: Abruco, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markio, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, Umbrio kaj Veneto.

Ĉiuj regionoj posedas ĉefurbon kaj, krom Aosta Valo, konsistas el du aŭ pluraj provincoj, plej ofte nomataj laŭ sia ĉefurbo - ekzemple, la provinco de Romo aŭ la provinco de Milano. La plej granda nombro da provincoj apartenas al Lombardio (12); male, en la regionoj Basilikato, Moliso kaj Trentino-Supra Adiĝo situas nur po du provincoj.

Ekde la fino 1990-aj jaroj estiĝis debato, en la italia politika medio, ĉu provincoj entute forigindas, kiel troa administra tavolo post municipoj, regionoj kaj la landa registaro. Malgraŭ forta subteno de la civitanaro, kaj malgraŭ oftaj priaj asertoj dum antaŭbalotadaj kampanjoj, sinsekvaj registaroj ĝis nun ne sukcesis aprobi leĝon por forigi aŭ draste malpligravigi la provincojn. Male, novaj provincoj estis starigitaj laŭ la deziro de la lokaj loĝantaro: plej laste, en 2009, ekestiĝis la provinco de Barletta-Andria-Trani (en Apulio), la provinco de Fermo (en Markio) kaj la provinco de Monza kaj Brianza (en Lombardio).

Jenas listo de la 20 regionoj de Italio.

Regiono Ĉefurbo
Flag of Valle d'Aosta.svg Aosta Valo * Aosto
Piemonte.svg Piemonto Torino
Flag of Liguria.svg Ligurio Ĝenovo
Flag of Lombardy.svg Lombardio Milano
Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo * Trento
Flag of Veneto.png Veneto Venecio
Friuli-Venezia Giulia-Flag.png Friulo-Venecio Julia * Triesto
Emilia-Romagna-Bandiera.svg Emilio-Romanjo Bolonjo
Flag of Tuscany.svg Toskanio Florenco
Flag of Umbria.svg Umbrio Peruĝo
Flag of Marche.svg Markio Ankono
Flag of Lazio.png Latio Romo
Abruzzo bandiera.svg Abruco La-Aglo
Flag of Molise.svg Moliso Kampobaso
Campania-Bandiera.png Kampanio Napolo
Puglia-Stemma.png Apulio Bari
Flag of Basilicata.svg Basilikato Potenco
Flag of Calabria.svg Kalabrio Katanzaro
Flag of Sicily.svg Sicilio * Palermo
Flag of Sardinia.svg Sardio * Cagliari
* Regiono kun speciala statuso.

[redakti] Ĉefaj urboj

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Italio
Komunumo Regiono Provinco Loĝantaro
Romo Latio Provinco de Romo 2 718 768
Milano Lombardio Provinco de Milano 1 299 633
Napolo Kampanio Provinco de Napolo 973 132
Torino Piemonto Provinco de Torino 908 263
Palermo Sicilio Provinco de Palermo 663 173
Ĝenovo Ligurio Provinco de Ĝenovo 610 887
Bolonjo Emilio-Romanjo Provinco de Bolonjo 372 256
Florenco Toskanio Provinco de Florenco 364 710
Bari Apulio Provinco de Bari 322 511
Katanio Sicilio Provinco de Katanio 298 957

[redakti] Religioj

La plejparto de italoj anas katolikismon; ankaŭ ekzistas komunumoj ligitaj al protestantismo, Judismo kaj Islamo.

[redakti] Lingvoj

La itala lingvo estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Temas pri latinida lingvo, kiu estiĝis kiel tutlandiĝo de la dialekto parolata en Florenco ekde la lastaj jarcentoj de la mezepoko. La ĉefa kialo pro kiu la florenca dialekto estis preferita al la aliaj dialektoj estis la ekzisto de altnivela literaturo, ĉefe danke al la toskanaj poetoj Dante Alighieri, Francesco Petrarca kaj Giovanni Boccaccio. Lombardia verkisto el la 18-a jarcento, Alessandro Manzoni, donis gravan antaŭenpuŝon al la tutlandigo de la florenca dialekto tradukante sian faman romanon La gefianĉoj el la lombarda al la toskana, antaŭ ties publikigo. Ankoraŭ nuntempe tre famas lia eldiro "purigi siajn vestaĵojn en la Arno" (tio estas la rivero kiu trairas Florencon).

En la provinco Bolcano estas samrajta al la itala, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj, estas la slovena (en la provinco de Triesto kaj de Gorico), la greka, la albana, la sarda (en Sardio), la okcitana kaj la ladina.

Ekde la 1990-aj jaroj, forta enmigrado el diversaj landoj enkondukis en la panoramon de Italio novajn lingvojn: la plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno nuntempe parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.

[redakti] Ceteraj informoj

Mapo de Italio
  • Alfabeteco: 98% (1998, takso)
  • Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
  • Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
  • Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
  • Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
  • Inflacio: 1,7% (1999)
  • Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
  • Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)

[redakti] Esperanto-movado

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Esperanto en Italio

[redakti] Bildaro

[redakti] Vidu ankaŭ

• Nacia himno de Italio

Aliaj lingvoj


Original-Page: Italio - Vikipedio
 Web-Blaster V2.21 Close Webblaster Floater
The page now displayed was connected to the database of the Assoziations-Blaster (Deutsche Version) through filtering it with the Web-Blaster.

The whole process takes place in real time and no data from other servers is saved anywhere.

In order to see this page without the filter and loaded from its original server, the Webblaster must be turned off.

Turn Off Webblaster