Kiril Velkov

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Bulgara esperantisto < Kiril VELKOV


Kiril VELKOV (naskiĝis 1944, mortis 24-an de februaro, 2001), estis bulgara esperantisto, verkisto, astronomo kaj kaj honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA).

Li estis denaska esperantisto kaj aktivis movade ekde la fino de la 50-aj jaroj, unue en sia studlando Sovetio, poste en la hejmlando.

En 1990 li elektiĝis kiel vicprezidanto de BEA kaj de 1993 kelktempe funkciis kiel ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto. Kun Hektor Alos i Font li redaktis duvoluman krestomation kun perfektigaj legaĵoj, Ek al leg'!, kaj la furoran vortareton Tabuaj vortoj en Esperanto (ambaŭ 1991).

Kun Ljubomir Trifonĉovski li aŭtoris la lern-helpilon Esperanto por komencantoj (1994) kaj la pupteatraĵon La ovo (1987). Li redaktis multajn librojn kaj bultenojn, tradukis el la rusa, ukraina kaj bulgara en Esperanton, gvidis naciajn kaj regionajn E-kursojn.

Elstara astronomo, li ofte prelegis pri sia fako kaj aliaj temoj en E-aranĝoj, i.a. en la 76-a UK 1991 en Bergeno kaj regule en la Internacia Somera E-Universitato en Veliko Tarnovo, kies okazigon li fervore subtenis. Li merite agis por starigi bulgaran filion de Akademio Internacia de la Sciencoj.



Original-Page: Kiril Velkov - Vikipedio
 Web-Blaster V2.21 Close Webblaster Floater
The page now displayed was connected to the database of the Assoziations-Blaster (Deutsche Version) through filtering it with the Web-Blaster.

The whole process takes place in real time and no data from other servers is saved anywhere.

In order to see this page without the filter and loaded from its original server, the Webblaster must be turned off.

Turn Off Webblaster