Perla Martinelli

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Perla MARTINELLI (naskiĝis la 30an de junio 1938), italdevena, estas esperantistino de post 1953 kaj nun publicisto kaj arta direktoro ĉe LF-koop.

Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la postenon ĉe Literatura Foiro, en 1997 ŝi transprenis la ĉefredaktadon de Heroldo de Esperanto por kvindek numeroj, kaj ree en 2002 dum tri jaroj kun Marie-France Conde Rey. Ekde 2006 ŝi ĉefredaktas la novan revuon Femina, kaj daŭre prizorgas la kulturan paĝon de Heroldo. Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn Tri Tagojn de Dekamerono de Giovanni Boccaccio. Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en la lingva institucio.

Kun sia edzo Giorgio Silfer, ŝi partoprenis la fondon de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN-Klubo Internacia ŝi atingis en 1993. En 2001 ŝi estis elektita al la Senato de la Esperanta Civito, kaj reelektita en 2006.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj




Original-Page: Perla Martinelli - Vikipedio
 Web-Blaster V2.21 Close Webblaster Floater
The page now displayed was connected to the database of the Assoziations-Blaster (Deutsche Version) through filtering it with the Web-Blaster.

The whole process takes place in real time and no data from other servers is saved anywhere.

In order to see this page without the filter and loaded from its original server, the Webblaster must be turned off.

Turn Off Webblaster