Senarbarigo
El Vikipedio
Senarbarigo estas la konverto de arbaraj areoj al nearbara zono por uzado ĉu kiel plugebla tero, paŝtejo, setlejo, lignorikolta areo, aŭ nefruktodona tero. Ĝenerale, la forigo aŭ detruo de signifa kvanto de arbaraj areoj kaŭzis degraditan medion kun reduktita biodiverseco. En multaj landoj, amasa senarbarigo estas survoje kaj ŝanĝas kaj la klimaton kaj la geografion. Senarbarigo rezultas el forigo de arboj sen sufiĉa rearbarigo, kaj rezultas en malpliigo de habitato kaj biodiverseco. Akiro de ligno estas unu el la kaŭzoj, sed estas multaj pliaj. [1]
Enhavo |
[redakti] Konstatoj
El la mezo de la 19-a jarcento, ĉirkaŭ 1852, la planedo spertis neantaxuae viditan takson de ŝanĝo kaj detruo de arbaroj tutmonde.[2] Arbaroj en Eŭropo estis danĝere damaĝita de acida pluvo kaj oni trokolektegis tre grandajn areojn de Siberio post la malfondiĝo de la Sovetunio. En la lastaj du jardekoj, Afganio perdis ĉirkaŭ 70% de siaj arbaroj tra la lando.[3] Tamen, estas en la tutmondaj grandaj tropikaj pluvarbaroj kie la detruo estas pli drasta nuntempe kaj kie arbarklarigado kaŭzas pli negativan efekton sur la biodiverseco kaj kontribuas al la pliiĝanta Holocena amasmortigo.[4]
Preskaŭ duono de la plenkreska tropika arbaro, el 750 al 800 milionoj da hektaroj de la originaj 1.5 al 1.6 mil milionoj da hektaroj kiuj iam kovris la planedon senarbariĝis.[5] La arbarperdo estas jam terure danĝera en Sudorienta Azio, la dua mondoregiono kun pli granda biodiverseco. Multe ol tiu restas en la Amazona baseno, kie la Amazona pluvarbaro kovris pli da 600 milionoj da hektaroj. La arbarojn oni detruas je la ritmo de la rapida homa populacia multobliĝo. Se ne oni prenas signifajn decidojn je tutmonda nivelo por konservi ilin, en 2030 restos nur 10% de la arbaroj [2][5] kun alia 10% en degradita kondiĉo.[2] 80% estos perdita kaj kun tio okazos la neŝanĝebla perdo de centoj de miloj da specioj.[2]
Multaj tropikaj landoj, inkludante Indonezion, Tajlandon, Malajzion, Bangladeŝon, Ĉinion, Sri-Lankon, Laoson, Niĝerion, Liberion, Gvineon, Ganaon kaj Eburbordon jam perdis grandajn areojn de siaj pluvarbaroj. 90% de la arbaroj de Filipinoj estis fortranĉita.[6] En 1960 Centrameriko ankoraŭ havis 4/5 de sia origina arbaro; nune oni havas nur 2/5. Madagaskaro estis perdinta 95% de siaj pluvarbaroj. Brazilo estis perdinta 90-95% de sia arbaro nomita Mata Atlântica.[7] Duono de la Brazila ŝtato de Rondonia, tio estas 24.3 milionoj da hektaroj estis detruitaj aŭ draste degraditaj en ĵusaj jaroj. En 2007, nur malpli ol 1% de la arbaroj de Haitio restas, kaj nune multaj nomigas Haition kiel kariba dezerto.[8] Inter 1990 kaj 2005, Niĝerio perdis surprizan 79% de siaj oldaj arbaroj.[9] Multaj landoj, rimarkinde Filipinoj, Tajlando kaj Barato deklaris sian senarbarigon kiel nacian urĝan kriz-okazon.[10][11]
[redakti] Sekvoj en la medio
Ĝenerale, la forigo aŭ detruo de grandaj areoj de arbara kovrotavolo alvenis en degradita medio kun reduktita biodiverseco. Senarbarigo estas esenca kontribuanto al la tutmonda varmiĝo,[12] kaj kvankam 70% de la oksigeno kion oni enspiras venas el la fotosintezo de la maraj verdaj algoj kaj de la cianobakterioj,[13] la amasdetruo de la tutmondaj pluvarbaroj ne plibonigas onian medion. Krome, la bruligo de la arbaraj plantoj por klarigi la teron forlasas tunojn de CO2 kio pliigas la sekvojn de la tutmonda varmiĝo.[12]
Senarbarigo reduktas la enhavon de akvo en la grundo kaj la atmosferan humidecon. Senarbarigo reduktas la grund-adhero, kaj pro tio ofte okazas erodo, inundoj kaj terglitado. La arbaroj entenas konsiderindan biodiversecon, havigante valoran habitaton por naturo; krome, arbaroj loĝigas kuracplantojn kaj estas rezervejo de akvofluejoj. Dum arbaraj biotopoj estas neanstataŭebla fontaro de novaj drogoj kaj medicinoj (kiel taksolo), senarbarigo povas detrui la genetikajn variantojn malsolveble.
Malpliiĝanta arbara kovrotavolo reduktas la kapablon de la teritorio por bari, reteni kaj transporti pluvaĵon. Anstataŭ kapti la pluvofluon, kiu poste filtriĝas al la grundakvaj sistemoj, la senarbarigitaj areoj iĝas fontoj de forfluonta akvo sur la surfaco, kiu moviĝas multe pli rapide ol tiu kiu fluas subsurface. Tiu pli rapida transporto de surfaca akvo povas iĝi en inundoj pli danĝeraj ol tiuj de antaŭ senarbarigo, kio ankaŭ kontribuas al malpliigo de evapotranspirado, kio malpliigas la atmosferan humidecon kio ĉe kelkaj kazoj malpliigas la pluvonivelojn el la senarbarigitaj areoj, ĉar akvo ne estas resendita al la senarbarigitaj arbaroj, sed forperdita al la fluo rapida al oceanoj. Laŭ kelkaj pristudoj, en senarbarigita norda kaj nordokcidenta Ĉinio, la mezaveraĝa jara pluvokvanto malpliiĝis je unu triono inter la 1950-aj jaroj kaj la 1980-aj jaroj.
Longdaŭran enspezadon oni povas akiri per pritraktado de la arbaroj kaj pluhavado de la kovrotavolo kaj havigo de biodegradita renovigebla resursofontaro. Arbaroj estas ankaŭ gravaj stokejoj de organika karbo, kaj arbaroj povas elpreni karbonan dioksidon kaj aliajn poluilojn el la aero, tiel kontribuante al la biosfera stabileco. Senarbarigo (ĉefe en tropikaj areoj) forigas ĝis unu trionon de la totala antropogenika elsendado de Karbona dioksido.[14] Fine arbaroj valoras ankaŭ pro sia stetika beleco kaj kultura enspezofonto por turista allogaĵo.
“Redukti elsendoj el la tropika sensrbarigo kaj de la arbara degradado en disvolviĝantaj landoj aperis kiel nova grava temo por komplementi la nunajn priklimatajn mezurojn. La ideo konsistas en havigi financan kompenson por la malpliigo de la elsendoj de varmigaj gasoj (GHG) pro senarbarigo kaj arbardegradado”. [15]
[redakti] Ekonomiaj sekvoj
Historie la uzado de arbaraj produktoj, inkludante lignon kaj karbolignon, ludis ŝlosilan rolon en homa socio, komparebla al la roloj de akvo kaj kultivebla tero. Nuntempe, disvolvigitaj landoj plue uzas lignon por konstrui domojn, kaj lignopulpo por papero. En disvolviĝantaj landoj preskaŭ trimil milionoj da homoj dependas el ligno por varmigado kaj kuirado.[16] La industrio de arbaraj produktoj estas granda parto de la ekonomio en kaj disvolvigataj kaj disvolviĝantaj landoj. Mallongdaŭraj enspezoj akiritaj pro konverto de arbaroj en agrikulturo, aŭ troekspluatado de lignoproduktoj, ĝnerale alkondukas al perdo de longdaŭra enspezo kaj de longdaŭra biologia produktiveco (de tie malpliigo ĉe naturaj servoj). Okcidenta Afriko, Madagaskaro, Sudorienta Azio kaj multaj aliaj regionoj spertis malalta enspezadon pro malpliiĝantaj lignorikoltoj. Kontraŭleĝa lignorikoltado kaŭzas milojn da milionoj de dolaroj en perdo por la naciaj ekonomioj ĉiujare.[17]
La novaj sistemoj akiri amasajn kvantojn de ligno estas kaŭzantaj pli da damaĝo al la ekonomio kaj troigas la kvanton de mono elspezita de la homoj dungitaj por lignorikolto. Laŭ ĵusa pristudo, "en plej parto de la studitaj areoj, la diversaj sekvoj kiuj igis senarbarigo rare generis pli da 5 usonaj dolaroj por ĉiu tuno de karbo, kiun oni elsendis kaj ofte tio enspezigis multe malpli da 1 usona dolaro." La prezo de la eŭropa merkato por produkto ligita al unutuna karbomalpliigo estas 23 eŭroj (ĉirkaŭ 35 usonaj dolaroj).[18]
[redakti] Karakteroj
Laŭlonge de plej parto de historio, homoj konsideris arbarklarigado kiel necesa por plej parto de agado krom lignorikolto. En plej parto de landoj, nur post drasta malpliigo de ligno kaj de aliaj arbarproduktoj, aperis agadoj por plibonigi la arbarproduktado kiel sustenebla sistemo. Tipe en disvolviĝintaj landoj, dum pligrandiĝas urbigado kaj ekonomia kresko, la tero iame uzata por terkulturado estas abandonita kaj revenas al arbariĝado.[19] Nuntempe, en la disvolvigita mondo, plej parto de landoj spertas rearbarigado kaj plej parto de la perdoj de arbarteritorio koincidas kun la etendiĝo de urbaj areoj.[20]
Ĉe disvolviĝantaj landoj, homkaŭzita senarbarigo kaj degradado de arbarhabitato estas unue kaŭzita de la etendiĝo de agrikulturo, de praktikoj de hakado kaj bruligado (anstataŭ hakado kaj karbigado), urbo etendiĝo, kontraŭleĝa lignorikoltado, trorikoltado de karboligno, minado kaj naftoekspluatado.
Oni asertis, ke senarbarigo kutime sekvas la kurvon de Kuzneco[21] kvankam se vere tio estas diskutebla en krizaj lokoj pro la risko de neŝanĝebla perdo de neekonomia arbarvaloro ekzemple de valoro de perdo de habitato aŭ specioj.
La sekvoj de homrilata senarbarigo povas esti malpliigitaj pere de mediaj subteneblaj praktikoj kiuj malpliigas la konstantan detruon de arbaroj aŭ eĉ agadas por konservi kaj rearanĝi la disrompitan arbarteritorion (vidu artikolojn Rearbarigo kaj Arboplantado). Tiuj metodoj helpas kaj havigas subteneblan kreskon de arbaroj kaj permesas, ke lignorikolto iĝu renovigebla enspezofonto.
[redakti] Media sekvaro
[redakti] Atmosfera poluado
Senarbarigo estas ofte menciata kiel unu el la plej danĝera kaŭzoj de la pliiĝanta Forceja efiko. Laŭ Interregistara Institucio pri Klimatŝanĝo Senarbarigo, ĉefe en tropikaj areoj, respondecas pri unu triono de la totala antropogenika elsendado de karbona dioksido. Arboj kaj aliaj plantoj forigas karbon (laŭ formo de karbona dioksido) el la atmosfero dum la procezo de la fotosintezo. Kaj forigo kaj bruligo de ligno elsendas multe el tiu stokita karbo reen al la atmosfero. Senarbarigo kaŭzas ankaŭ la elsendon de karbo stokita engrunde. Arbaroj estas stokoj de karbo kaj povas esti fontoj aŭ fluejoj depende de la mediaj cirkonstancoj. Plenkreskaj arbaroj povas esti stokoj de karbona dioksido.
Ankaŭ akvociklo suferas la sekvojn de senarbarigo. Arboj elprenas grundakvon tra siaj radikoj kaj elsendas ĝin al la atmosfero. Kiam parto de arbaro estas forigita, la regiono ne povas reteni tiom da akvo kaj tio sekvas en multe pli seka klimato.
[redakti] Biodiverseco
Kelkaj arbaroj estas riĉaj en biologia diverseco. Senarbarigo povas kaŭzi la detruon de la habitatoj kiuj eltenis tiun biologian diversecon, tiele kontribuante al la pliiĝanata formorto de la Holoceno. Multaj landoj disvolvigis agadplanojn pri Biodiverseco por limigi forhakadon kaj agrikulturajn praktikojn de hakado kaj bruligado kiel danĝera por naturo kaj vegetalaro, ĉefe kiam estas endanĝeritaj specioj.
[redakti] Terglitoj
Arboradikoj retenas la grundon, kaj se tiu estas sufiĉe neprofunda tiuj retenas ĝin en sia loko interligante ĝin al pliprofundaj roktavoloj. Arboforigo en deklivoj kun neprofunda grundo pliigas la riskon de terglitoj, kiuj povas minaci homojn loĝantajn proksime. Tamen plej parto de senarbarigo damaĝas nur la arbotrunkojn, permesante la radikojn resti enradikiĝintaj kaj malpermesante terglitojn; sed se post la arboforigo okazas klarigagado (forigo de radikoj) por porĉiame senarbarigi la teron, tiu lasta eblo malaperas kaj la risko de terglitado endanĝerigas la vivojn kaj posedojn de la loĝantaro.
[redakti] Akvocirkulado kaj akvofontoj
La arboj kaj plantoj ĝenerale, afektas kaj influas la Akvocirkuladon ege signife:
- ties plantokovrilo interrompas parton de la precipitaĵo, kiu estas tiam elvaporigita reen al la atmosfero;
- ties restaĵoj, tigoj kaj trunkoj bremsas la surfacan akvofluon;
- ties radikoj kreas makroporojn - grandaj fluejoj - en la grundo kiuj pliigas enfiltradon de akvo;
- ili kontribuas al la tera elvaporigo kaj reduktas la grundon humidecon per de transpirado;
- ties restaĵoj kaj aliaj organikaj restaĵoj ŝanĝas la grundokvalitojn kio afektas la kapablon de la grundo stoki akvon.
Kiel rezulto, la esto aŭ malesto de arboj povas ŝanĝi signife la kvanton de akvo en la surfaco, en la grundo aŭ akvogrundo, aŭ en la atmosfero. Tio siavice ŝanĝas la indicojn de erozio kaj la disponeblo de akvo ĉu por la ekosistemaj funkcioj ĉu por homaj servoj.
La arbaro povas iom efiki rilate inondojn en kazo de grandaj pluvoj, kio povus superi la stokokapablo de arbargrundo se la grundo estas ĉe aŭ proksime saturado.
[redakti] Grunderozio
Netuŝitaj arbaroj suferas malaltajn indicojn de grundoperdo, proksimume 2 tunoj por km². Senarbarigo ĝenerale pliigas la indicojn de grundo erozio, pro pliigo de la kvanto de surfaca akvofluo kaj pro malpliigo de la protekto de la grundo farita el arborestaĵo. Tio povas esti avantaĝo ĉe troaj filtritaj tropikaj pluvarbaraj grundoj. Ankaŭ forsta agado povas pliigi erozion pro disvolvigo de ŝoseoj kaj uzado de maŝinaro.
La Loesa Ebenaĵo de Ĉinio estis klarigita de arbaroj antaŭ jarmiloj. Ekde tiam ĝi estis estinta eroziita, kreante impresajn profondajn valojn, kaj havigante la sedimenton kiu donas al la Flava Rivero ties flavan koloron kaj kio kaŭzas la inondojn el la rivero en eĉ malalta akvoaltigo (de tie la rivera kromnomo 'Ĉinia peno').
La forigo de arboj ne ĉiam pliigas la indicojn de erozio. En kelkaj regionoj de sudokcidenta Usono, arbustoj kaj arboj estis invadintaj la herbejojn. La propraj arboj pligrandigas la perdon de grundo inter la arbobranĉaro. La nudaj interarbaj areoj iĝas tre erozieblaj. La Usona Forsta Servo, en la Nacia Monumento Bandelier ekzemple, pristudas kiel restarigi la iaman ekosistemon, kaj redukti erozion, per forigo de arboj.
[redakti] Kontrolo de senarbarigo
[redakti] Farmado
Oni disvolvigas novajn metodojn por farmi pli intensive, kiel hibridaj plantaĵoj de alta produktiveco, forcejoj, ĝardenado de aŭtonomaj domoj kaj hidroponiko. Tiuj metodoj ofte dependas de amasa kemia aldonado por pluhavi necesan produktivecon. Ĉe cikla agrikulturo, oni bredas gregaron por setligi farmadon. Cikla agrikulturo aktuale pliigas la fruktodonecon de la grundo. Ankaŭ intensiva farmado povas malpliigi la grundonutraĵojn pro trokonsumado laŭ pli rapida ritmo ol tiu bezonata de la mineraloj por plantokresko.
[redakti] Forstumado
Klopodojn haltigi aŭ bremsi senarbarigon estis faritaj dum jarcentoj ĉar delonge oni konis, ke senarbarigo povas kaŭzi sufiĉe median damaĝon en kelkaj kazoj kiu povas aŭzi ankaŭ la paralizon de la propra socio. En Tonga, la registoj disvolvigis decidojn por eviti konfliktojn inter la mallongdaŭra enspezado el konverti arbarojn en farmobienojn kaj eventuala longdaŭra problemaro pro perdo de arbaroj,[22] dum dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj en Tokugawa Japanio[23] la ŝogunoj disvolvigis tre prilaboritan sistemon de longdaŭra planado por haltigi kaj eĉ reŝanĝi senarbarigon el la antaŭaj jarcentoj pere de anstataŭigo de la ligno kaj de aliaj produktoj kaj de pli efika uzado de la tero kiu estis farmigita dum multaj jarcentoj. En la 16-a jarcento ankaŭ la terposedantoj en Germanio disvolvigis la silvikulturon por alfrunti la problemon de la senarbarigo. Tamen, tiuj politikaj decidoj estis kutime limigitaj al medioj kun sufiĉa pluvo, senseka sezono kaj tre junaj grundoj (pro vulkanismo aŭ glaĉeriĝo). Ĉar ĉe pli oldaj kaj malpli fruktodonaj grundoj arboj kreskiĝas tro malrapide por silvikulturo por esti ekonomie produktivaj, dum ĉe areoj kun forte seka sezono estas ĉiam risko de incendioj detruantaj arborikoltadon antaŭ la plenkresko.
Ĉe areoj de "hakado kaj bruligado”, ŝanĝo al “hakado kaj karbigado” evitus rapidan senarbarigon kaj sinsekvan degradadon de grundoj. La biomazo tiel kreita, redonita al la grundo, estis ne nur daŭrebla karborabada metodo, sed ankaŭ tre fruktodona plibonigilo de la grundo. Miksita kun la biomaso ĝi alportus la kreadon de nigra tero, unu el la plej riĉaj grundoj en la planedo kaj la ununura konata kiu regeneras sin mem.
[redakti] Uzo de la termino Senarbarigo
Oni asertis, ke manko de specifeco en uzo de tiu termino Senarbarigo miskonfuzigas forstumadajn temojn.[24] La termino Senarbarigo estas uzata por aludi agadon kiu uzas arbarojn, ekzemple, karboligno-hakado, komerca lignorikoltado, kaj agadoj kiuj kaŭzas portempan forigon de la arbartavolo kiel la teknikoj de hakado kaj bruligado, elementoj de kelkaj sistemoj de Migra kampokultivado, agrikulturaj sistemoj de arbarklarigado. Ĝi estas uzata ankaŭ po priskribi arbarklarigadon pro ĉiujara rikoltado kaj perdo de arbaroj pro troa besta herbomanĝado. Kelkaj difinoj de Senarbarigo inkludas agadojn kiel setligo de industriaj arbarplantadoj kiuj estas konsiderataj kiel rearbarigo de aliaj. Oni asertis, ke la termino Senarbarigo estas tiom emocia termino ke estas uzata "tiom ambigve ke ĝi estas virtuale sensignifa" se oni ne specifigas kion ĝi signifas.[25] Pli specifaj terminoj inkludas arbara malpliigo, arbara fragmentado kaj arbara degradado, perdo de arbara tavolo kaj ŝanĝo de teruzado.
La termino havas en Britio ankaŭ tradician leĝan sencon kiel konverto de Royal forest (reĝaj aŭ ŝtataj arbaroj) en purlieu (degraditaj areoj) aŭ aliaj nearbaraj teruzadoj.
[redakti] Historiaj kaŭzoj
[redakti] Prahistorio
Senarbarigo estis jam praktikataj de homoj ekde la komenco de civilizo. Fajro estis la unua ilo kiu permesis homojn modifi la pejzaĝon. La unua pruvo de Senarbarigo aperis en la Mezolitiko. Ĝi estis probable uzata por konduki ĉasbestaron al pli atingeblaj areoj. Je la alveno de agrikulturo, fajro iĝis la unua ilo por klarigi terojn por rikoltado. En Eŭropo estas certa pruvo antaŭ 7000 aK. Ĉasistoj-kolektistoj de la Mezolitiko kutime uzis fajron por krei arbarklaraĵoj por la Ruĝa cervo kaj la Apro. En kio poste estos Britio ombremaj specioj kiel kverko kaj frakseno estis ŝanĝita laŭ kalkuloj de poleno al avelujo, rubuso, herboj kaj urtikoj. Fotrigo de la arbaroj rezultis en degradita transpirado pro la formado de torfejoj. Malpliigo de ulmo-poleno tra Eŭropo inter 8400-8300 aK kaj 7200-7000 aK, komence en suda Eŭropo kaj laŭgrade moviĝante norden al la teritorio de la nuna Britio, povas indiki terklarigado per fajro ĉe la komenco de la neolitika agrikulturo.
Oni trovis pruvojn de Senarbarigo en Minos Kreto; ekzemple la ĉirkaŭaĵoj de la Palaco de Knossos estis jam draste senarbarigitaj en la Bronzepoko.[26]
[redakti] Praindustria historio
Pri antikva Grekio, Tjeered van Andel kaj kunverkintoj[27] resumis tri regionajn studojn de historia erozio kaj sedimentado kaj trovis, ke, kie ekzistas certaj pruvoj, plej grava fazo de erozio okazis ĉirkaŭ 500-1000 jarojn post la enmeto de farmado en diversaj regionoj de Grekio, el malfrua Neolitiko al frua Bronzepoko. La miloj de jaroj post la unua jarmilo aK vidis drastajn, intermitajn grundoeroziojn en multnombraj lokoj. La historia sedimentado en havenoj laŭlonge de sudaj marbordoj de la nuna Turkio (Klaros kaj la ekzemploj de Efeso, Priene kaj Mileto, kie oni devis abandoni havenojn pro la sedimento stokita de la Meandro kaj en marborda Sirio dum la lastaj jarcentoj aK.
Paskinsulo suferis drastan grunderozion en ĵusaj jarcentoj, eble drastigita de agrikultura kaj amasa senarbarigo. Jared Diamond faras ekstensan rigardon al la paralizo de la antikvaj paskinsulanoj en sia libro Collapse. La malapero de la arboj de la insulo ŝajne koincidis kun la malpliigo de la civilizo ĉirkaŭ la 17-a kaj 18-a jarcentoj.[28][29]
La fama sedimentado de la haveno de Bruĝo, kiu ŝanĝis la havenkomercon al Antverpeno, sekvis ankaŭ periodon de pliiĝanta setladokresko (kaj ŝajne de Senarbarigo) en supra riverbaseno. En frua mezepoka Riez en supra Provenco, pluva sedimentado el du etaj riveroj levis la riverbordojn kaj etendis la ebenaĵon, kiu malrapide enterigis la Romian setlejon en pluva sedimentado kaj laŭgrade movis novan konstruadon al pli altaj teroj; sinsekve la ĉeakvaj valoj ĉe Riez malfermiĝis al paŝtado.
Tipa ekzemplo de progreso estas, ke urboj ofte estis konstruataj en arbaraj areoj havigantaj lignon por kelkaj industrioj (ekz. konstruado, ŝipkonstruado, potfarado). Kiam okazas Senarbarigo sen propra replantado, loka lignoprovizo iĝas malfacila proksime je produktiva grado, kaŭzante abandonon de la urbo, kiel okazis ripete en antikva Malgrand-Azio. La kombino de minado kun metalurgio ofte akompanis tiun memdetruan vojon.
Dum plej parto de la loĝantaro restis aktiva en (aŭ nerekte dependa de) la agrikultura sektoro, la ĉefa premo en plej parto de areoj restas terklarigado por rikoltoj kaj brutobredado; feliĉe sufiĉan liberan naturon oni lasis kreski ĉiam (kaj enparte uzata, ekz. por kolekti fajrolignon, lignon kaj fruktojn, aŭ bredi porkojn) tiele ke libera naturo restis ĉiam daŭrigebla, kaj eĉ la ĉasadaj privilegioj de la elito (nobelularo kaj alta klerikaro) ofte protektis gravajn arbarojn.
Grava parto de la daŭrigebla kresko de la loĝantaro ŝuldiĝas al la monaĥejoj (ĉefe benediktanaj kaj cisterciaj) kaj kelkaj feŭdaj senjoroj kiuj aktive allogis farmistojn setlontajn (kaj impostopagontajn) per ofero de relative bonaj leĝaj kaj impostaj kondiĉoj -eĉ kiam ili kuraĝigis urbojn, estis ĉiam agrikultura zono ĉirkaŭ ilin kaj eĉ ene de la muroj.
Kiam demografio vere fiaskis pro kaŭzoj kiaj Nigra morto aŭ katastrofaj militagadoj (ekz. la mongolaj fortoj de Ĝingis-Ĥano en orienta kaj centra Eŭropo, la Tridekjara milito en Germanio), oni abandonia setlejojn, forlasante teron al la naturo, eĉ kvankam al la duaranga arbaro kutime mankas la originala biodiverseco.
El 1100 al la 1500 grava senarbarigo okazis en Okcidenta Eŭropo kiel rezulto de troloĝiĝo. La troa ŝipkonstruado el ligno de marbordaj ŝipposedantoj ekde la 15-a jarcento por esploraso, koloniigo, sklavo- kaj alia komerco en alta maro kaj (ofte rilataj) marmilitoj (la malsukcesa invado de Britio klopodita de la Hispania Armado en 1559 kaj la batalo de Lepanto en 1571 estis kazoj de alta uzado de ligno; ĉiu el la militŝipoj de Nelson en la batalo de Trafalgar bezonis 6000 plenkreskajn kverkojn) kaj piratado signifas, ke enteraj arabaraj regionoj estis trokolektitaj, kiel en Hispanio, kie tio kontribuis al la paradoksa malfortigo de la loka ekonomio ĉar la malkovro de Ameriko igis la kolonian agadon (rabado, minado, brutobredado, plantado, komerco...) hegemonian.
[redakti] Industria historio
En Changes in the Land (1983), William Cronon kolektis informojn de sezonaj inundoj en la 17-a jarcento en New England dum la epoko kiam la arbaroj estis komence klarigitaj.
La amasa uzado de karbo en industria kvanto en frua Moderna Eŭropo iĝis nova akcelo en la drasta malpliigo de la okcidentaj arbaroj; eĉ en la Stuarda Anglio, la relative praproduktado de karbo atingis jam impresan nivelon. Por ŝipoligno, Stuarda Anglio estis tiom senarbarigita ke ĝi dependis de la komerco de Baltio kaj eĉ kalkulis pri la netuŝitaj arbaroj de New England por tiu neceso. En Francio, Colbert plantigis arbarojn de kverko por provizo de la franca ŝiparo future; tamen kiam tiu kverkaroj maturiĝis en la 19-a jarcento, la mastoj jam ne estis plu bezonataj.
Specifa paraleloj estas vidataj en la senarbarigo de la 20-a jarcento okazanta en multaj jam disvolviĝantaj landoj.
[redakti] Senarbarigo nuntempe
Hakado kaj bruligado estas metodo foje uzata de migrokultivistoj por krei mallongdaŭran produktivecon el marĝenaj grundoj. Kiam praktikataj ripete, aŭ sen interveno de kultivohaltaj periodoj, la grundoj malriĉaj je nutrientoj povas esti lacegaj aŭ eroziitaj ĝis neproduktiva stato. La teknikoj de hakado kaj bruligado estas uzataj de indiĝenaj populacioj de ĉirkaŭ 200 milionoj da homoj tutmonde. Mallongvidaj, merkatregata forstaj praktikoj estas ofte unu el la ĉefaj kaŭzoj de Senarbarigo. La ĉefaj homrilataj kaŭzoj de Senarbarigo estas agrikulturo kaj brutobredado, urbetendiĝo, minado kaj naftoeltirado. Tutmonda pliiĝanta peto de ligno por fajroligno aŭ konstruaso, papero kaj meblaro - kaj ankaŭ kiel terklarigado por komerca kaj industria disvolviĝo (inkludante ŝosekonstruado) kombinis kun kresko de lokaj populacioj kaj ties petoj de agrikultura etendiĝo kaj fajroligno por endanĝerigi eĉ pli grandajn arbarajn areojn.
Skizoj de agrikultura disvolviĝo en Meksiko, Brazilo kaj Indonezio (transmigrada programo) translokigis grandajn populaciojn al la zono de pluvarbaro, pliigante plie la senarbarigon. Unu kvinono de la tutmondaj tropikaj pluvarbaroj estis detruitaj inter 1960 kaj 1990. Kalkuloj de senarbarigo de tropikaj arbaroj por la 1990-aj jaroj ampleksas el ĉirkaŭ 55,630 al 120,000 km² ĉiujare. Je tiu ritmo, ĉiu tropika arbaro malaperos ĉirkaŭ la jaro 2090.
Laŭ la brita konservisto Norman Myers, 5% de senarbarigo estas kaŭzata de brutobredado en ranĉoj, 19% al troa lignorikoltado, 22% al pliiĝanta sektoro de la plantejoj de palmoleo kaj 54% al la praktikoj de hakado kaj bruligado.[30]
[redakti] Etiopio
La ĉefa kaŭzo de senarbarigo en Etiopio, lokita en Orienta Afriko, estas la kresko de populacio kaj sinsekva alta peto de produktado de agrikulturo, brutobredado kaj karboligno.[31] Aliaj kialoj inkludas malaltan edukadon kaj neagadon de la registaro,[32] kvankam la nuna iom faris por alfrunti la senarbarigon.[33] Organizaĵoj kiel Farm Africa laboras kun la federa kaj loka registaroj por krei sistemon de forstumado.[34] Etiopio, la tria pli loĝata lando en Afriko, suferis malsategon multfoje pro manko de pluvo kaj elĉerpo de naturaj resursoj. Senarbarigo malpliigis la ŝanxojn ricevi pluvon, kio jam estis malalta, kaj tio kaŭzas erozion. Bercele Bayisa, etiopia farmisto, oferas ekzemplon kial senarbarigo okazas. Li diris, ke lia distrikto estis arbara kaj plena je natura vivo, sed troloĝiĝo igis, ke la homoj venis al tiu tero kaj klarigis ĝin por planti rikoltaĵojn, hakadi ĉiujn arbojn por vendi ilin kiel fajroligno.[35]
Etiopio perdis 98% de siaj arbaraj regionoj en la lastaj 50 jaroj.[34] Je la komenco de la 20-a jarcento, ĉirkaŭ 420,000 km² aŭ 35% de la tero de Etiopio estis kovrita de arbaroj. Ĵusaj informoj indikas, ke la arbaroj jam kovras malpli da 14.2%[34] aŭ eĉ nur 11.9% nuntempe.[36] Inter 1990 kaj 2005, la lando perdis 14% de siaj arbaroj aŭ 21,000 km².
[redakti] Madagaskaro
Amasa senarbarigo kun rezulta dezertiĝado, degradado de akvoprovizo kaj grundoperdo afektis proksimume 94% de la iamaj biologie produktivaj teroj de Madagaskaro. Plej parto de tiu perdo okazis ekde la sendependeco el Francio, kaj tio estis la rezulto de la lokanoj de la agrikultuaj teknikoj de hakado kaj bruligado por klopodi supervivi.[37] Ege pro senarbarigo, la lando povas nuntempe provizi manĝaĵon, freŝan akvon kaj sanigaĵojn por ties rapide pliiĝanta populacio.[38][39]
[redakti] Niĝerio
Laŭ FAO, Niĝerio havas la plej altan indicon de senarbarigo en la mondo en unuarangaj arbaroj aŭ praarbaroj. Tiu lando estisperdinta pli da duono el ili dum la lastaj kvin jaroj. Oni citis kaŭzojn kiel lignorikoltado, agrikulturaj praktikoj de hakado kaj bruligado kaj elproduktado de petrolo.
[redakti] Brazilo
En Brazilo la indico de senarbarigo estas tre influita de la prezoj de varoj kaj la monda kresko de populacio. Ĵusa disvolvigo de nova varianto de sojo kondukis al movo de bovoranĉoj kaj farmoj de aliaj kultivoj, kio, siavice, moviĝis plie en arbaron. Kelkaj areoj kiel la Atlantika Pluvarbaro malpliiĝis al malpli ol 10% de sia origina grando kaj la Amazona arbaro ricevos la saman estontecon je 600 incendioj ĉiutage. Kvankam oni faris jam multe da konserva laboro, malmultaj naciaj parkoj aŭ rezervejoj estas efike plibonigitaj. En 2008, la registaro de Brazilo anoncis rekordan indicon de senarbarigo en Amazonio.[40][41]
[redakti] Indonezio
Estas signife grandaj areoj de arbaroj en Indonezio kiuj perdiĝas dum indiĝenaj arbaroj estas klarigitaj de grandaj multnaciaj pasto-entreprenoj kaj anstataŭigitaj de plantejoj. En Sumatro milionoj de hektaroj de arbaroj estisklarigitaj ofte sub la regado de la centra registaro de Ĝakarto kiu akceptas petojn de multnaciaj kompanioj por forigi la arbaron pro neceso forpagi la internaciajn ŝuldodevigojn kaj disvolviĝi ekonomie. En Kalimantan la sekvoj de senarbarigo estis gravegaj kaj inter 1991 kaj 1999 oni bruligis grandajn areojn de la arbaro pro nekontrolebla fajro kiu kaŭzis atmosferan poluadon tra tuta Sudorienta Azio. Ĉiujare, farmistoj kaj plantejoposedantoj incendias arbarojn (la teknikoj de hakado kaj bruligado estas uzataj tutmonde de el 200 al 500 milionoj da homoj).[42] Ĉefa fonto de senarbarigo estas la ligna industrio, regata ĉefe de Ĉinio kaj Japanio.[43]
[redakti] Usono
Mapoj de 1620, 1850 kaj 1920: William B. Greeley, The Relation of Geography to Timber Supply, Economic Geography, 1925, vol. 1, p. 1-11. Fonto de la aktuala mapo: kompilita de George Draffan el senŝosea areomapo en The Big Outside: A Descriptive Inventory of the Big Wilderness Areas of the United States, de Dave Foreman kaj Howie Wolke (Harmony Books, 1992). Tiuj mapoj reprezentas nur perditajn praarbarojn. Okazis io da rearbarigo sed ne je aĝo, grando aŭ amplekso de 1620 pro kresko de populacio kaj de manĝokultivado. Vidu subartikolon de Usono maldekstre
Antau la alveno de eŭropanoj ĉirkaŭ unu duono de de la teritorio de la nuna Usono estis arbaro, ĉirkaŭ 4 milionoj da km² en 1600. Por la venontaj 300 jaroj la tero estis klarigita, ĉefe por agrikulturo je indico kiu kongruis kun la kresko de populacio. Por ĉiu persono aldonita al la populacio, oni kultivis pliajn unu al du hektarojn de tero.[44] Tiu tendenco daŭris ĝis la 1920-aj jaroj kiam la kresko de la kultivita tero stabiliĝis, sed spite la daŭra kresko de populacio. Dum abandonita farmotero revenis al arbaro, la kvanto de arbartero pliiĝis el 1952 atingante pinton en 1963 de 3,080,000 km². Ekde 1963 ne estis konstanta malpliigo de arbaroj kun la escepto de klekaj pliigoj el 1997. Pliigoj en arbartero okazis pro konverto el kultivotero kaj paŝtejoj je pli alta indico ol perdo de arbaro pro disvolviĝo. Ĉar oni supozas, ke la urba disvolviĝo daŭros, oni antaŭkalkulos, ke oni perdos 93,000 km² de arbartero antaŭ 2050[45], tio estas malpliiĝo de 3% el 1997. aliaj kvalitaj temoj estis identigitaj kiel daŭra perdo de praarbaro,[46] la konstanta fragmentado de arbartero kaj la pliiĝanta urbigado de arbartero.[47]
[redakti] Formortintaj specioj en orientaj arbaroj
Laŭ informo de Stuart L. Pimm la amplekso de la arbartavolo en orienta Usono atingis sian plej malaltan pinton ĉirkaŭ 1872 kun ĉirkaŭ 48% kompare kun la kvanto de arbartavolo en 1620. El la 28 arbaraj birdospecioj kun habitato ekskluzive en tiu arbaro, Pimm plendas, ke 4 jam iĝis fromortintaj ĉu entere aŭ ĉefe pro la perdo de habitato, nome Migrokolombo, Karolina konuro, Eburbeka pego kaj Baĉmana parulio.[48]
[redakti] Aŭstralio
La restantajn arbarojn de ruĝa eŭkalipto ĉe Viktorio kaj Novsudkimrio inkludante tiujn de Barmah-Millewa ĉe rivero Murray, oni pli kaj pli forhakis uzante meĥanikajn lignorikoltilojn, detruante jam rarajn habitatojn. Macnally ĉirkaŭkalkulas, ke proksimume 82% de la hakita ligno estis elprenita el la suda baseno de Murray Darling,[49] kaj de la arbarareo de Mez-Murray (inkludante la arbarojn de Barmah kaj Gunbower) kaj tio havigis ĉirkaŭ 90% de la ligno de ruĝa eŭkalipto de Viktorio.[50]
[redakti] Rearbarigo
Rearbarigo estas unu el la plej efikaj sistemoj por eviti la problemoj kaj sekvoj de senarbarigo.
[redakti] Konservado
La Fondaĵo Arbotago programo de Rain Forest Rescue (Arbosavo) estas neregistara organizo kiu helpas eviti Senarbarigon. Tiu organizo donacas monon por aĉeti kaj zorgi pluvarbarajn teritoriojn antaŭ kiam la lignentreprenoj povu aĉeti ilin. La Fondaĵo Arbotago protektas la teron el Senarbarigo. Tio koncernas ankaŭ la vivmanieron de pratriboj vivantaj ankoraŭ en arbaraj teritorioj. Organizoj kiel Community Forestry International, The Nature Conservancy, WWF, Conservation International, African Conservation Foundation kaj Greenpeace enfokusigas ankaŭ en konservi arbarajn habitatojn. Greenpeace precize ankaŭ mapis la arbarojn kiuj estas ankoraŭ sentuŝe kaj publikis tion ĉe interreto. [51]. La organizo HowStuffWorks siavice, faris pli simplan teman mapon montrante la kvanton de arbaro ekzistanta antaŭ la homepoko (antaŭ 8000 jaroj) kaj la nuntempa (reduktita). Tiu mapo de Greenpeace tiele kreita, same kiel tiu tema mapo el howstuffworks markas la kvanton de rearbarigo necesa por solvi la damaĝon kaŭzita de la homo.
[redakti] Milita kunteksto
Dum la hegemonio ĉe senarbarigo estis kaŭzita de postuloj pri agrikultura kaj urba uzado por la homa populacio, estas kelkaj ekzemploj de milita kaŭzoj. Unu ekzemplo de intencita Senarbarigo estas tiu kiun oni faris en la de Usono okupitaj zonoj en Germanio post la Dua Mondmilito. Antaŭ la komenco de la Malvarma Milito la venkita Germanio estis ankoraŭ konsiderata eventuala futura minaco pli ol futura aliancano. Por alfrunti tiun minacon, oni faris klopodojn por malaltigi la germanan industrieblon, ĉe kio oni bezonis la arberojn. Fontoj de la Usona registaro konfesis, ke tiu klopodo celis la "lastan detruon de la militeblo de la germanaj arbaroj." Kiel sekvo de la arboklarigado, okazis senarbarigo kiu povus "esti anstataŭita nur de grava forsta disvolviĝo eble post unu jarcento."[52]
Milito povas esti ankaŭ rekta kaŭzo de senarbarigo, ĉu intence aŭ kiel sekvo de la uzado de la Agent Orange[53] dum la Vjetnama milito kie, kune kun bomboj kaj buldozoj, ĝi kontribuis al la detruo de 44% de la arbartavolo,[54] aŭ senintence kiel en 1945 dum la Batalo de Okinavo kie bombardado kaj aliaj militoperacoj reduktis la superabundan tropikan pejzaĝon al "ampleksa kampo el koto, plumbo, putro kaj vermoj".[55]-->
[redakti] Referencoj
- ↑ http://www.actionbioscience.org/environment/nilsson.html Do We Enough Forests? By Sten Nilsson
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 E.O. Wilson, 2002, The Future of Life, Vintage ISBN 0-679-76811-4
- ↑ Afghanistan: Environmental crisis looms as conflict goes on
- ↑ Leakey, Richard and Roger Lewin, 1996, The Sixth Extinction: Patterns of Life and the Future of Humankind, Anchor, ISBN 0-385-46809-1
- ↑ 5,0 5,1 Ron Nielsen, The Little Green Handbook: Seven Trends Shaping the Future of Our Planet, Picador, New York (2006) ISBN 978-0312425814
- ↑ The Lost Forest
- ↑ What is Deforestation?
- ↑ International Conference on Reforestation and Environmental Regeneration of Haiti
- ↑ Nigeria: Environmental Profile
- ↑ Rainforest Destruction
- ↑ Rainforest loss shocks Brazil
- ↑ 12,0 12,1 Philip M. Fearnside1 and William F. Laurance, TROPICAL DEFORESTATION AND GREENHOUSE-GAS EMISSIONS, Ecological Applications, Volume 14, Issue 4 (August 2004) pp. 982–986
- ↑ Fenical 1983, "Marine Plants"
- ↑ Citaĵa eraro Nevalida
etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomatajIPCC_deforestation; $2 - ↑ Bringing ‘REDD’ into a new deal for the global climate, S. Wertz-Kanounnikoff, L. Ximena Rubio Alvarado, Analyses, n° 2, 2007, Institute for Sustainable Development and International Relations.[1]
- ↑ http://atlas.aaas.org/pdf/63-66.pdf Forest Products
- ↑ Destruction of Renewable Resources
- ↑ New ASB Report finds deforestation offers very little money compared to potential financial benefits at ASB.CGIAR.org
- ↑ http://www.pnas.org/cgi/content/abstract/0608343103v1 Revenantaj arbaroj analizitaj laŭ arbaridentigo
- ↑ Faktoroj de senarbarigo kaj arbardegradado.
- ↑ http://www.aseanenvironment.info/Abstract/41014849.pdf Senarbarigo kaj la media kurvo de Kuzneco: Institucia vidpunkto
- ↑ Diamond, Jared Collapse: How Societies Choose To Fail or Succeed; Viking Press 2004, pages 301-302
- ↑ Diamond, pages 320-331
- ↑ "Rate and Causes of Deforestation in Indonesia: Towards a Resolution of the Ambiguities" William D. Sunderlin and Ida Aju Pradnja Resosudarmo
- ↑ The Himalayan Dilemma: Reconciling Development and Conservation – "What are the physical effects of deforestation?"
- ↑ C. Michael Hogan, Knossos fieldnotes, Modern Antiquarian (2007)
- ↑ Tjeerd H. van Andel, Eberhard Zangger, Anne Demitrack, "Land Use and Soil Erosion in Prehistoric and Historical Greece' Journal of Field Archaeology 17.4 (Winter 1990), pp. 379-396
- ↑ Historical Consequences of Deforestation: Easter Island
- ↑ Jared Diamond, Easter Island's End
- ↑ Tropika Senarbarigo estas 'unu el la plej malbonaj krizoj ekde kiam oni eliris el la kavoj'
- ↑ Sucoff, E. (2003). Deforestation. In Environmental Encyclopedia. (P.g.358-359). Detroit: Gale.
- ↑ Mccann, J.C. (1999).Green land, Brown land, Black land: An environmental history of Africa 1800-1990. Portsmouth, NH: Heinemann
- ↑ Maddox, G.H. (2006). Sub-Saharan Africa: An environmental history. Santabarbara, CA: ABC-CLIO
- ↑ 34,0 34,1 34,2 Parry, J. (2003).
- ↑ Haileselassie, A. Ethiopia's struggle over land reform. World press Review 51.4 (April 2004):32(2).Expanded Academic ASAP
- ↑ STATISTICS: Ethiopia. Rhett A. Butler, mongabay.com (no date). vizitita en June 4, 2007.
- ↑ Senarbarigo kaŭzas speciformortigon en Madagaskaro
- ↑ What are rainforests?
- ↑ Deforestation in Madagascar
- ↑ Record Amazon deforestation in Brazil
- ↑ Brazil Amazon deforestation soars, BBC
- ↑ Slash and burn, Encyclopedia of Earth
- ↑ Japan depletes Borneo's rainforests; China remains largest log importer
- ↑ American Forest A History of Resiliency and Recovery United States Forest Service
- ↑ Land Use Changes Involving Forestry in the United States: 1952 to 1997, Whit Projections to 2050
- ↑ United Nations (2005) "Global Forest Resources Assessment"
- ↑ U.S. Department of Agriculture "Forests on the Edge - Housing Development on America's Private Forests" (2005) http://www.fs.fed.us/projects/fote/reports/fote-6-9-05.pdf Retrieved Nov. 19 2006
- ↑ The Dodo went extinct (and other ecological myths) by Stuart L. Pimm at Nicholas School of the Environment and Earth Sciences
- ↑ Macnally, R, Ballinger, A and Horrocks, G. (2002) Habitat change in River Red Gum Floodplains: Depletion of Fallen Timber and Impacts on Biodiversity. Victorian Naturalis, Volume 119(4). Pp. 107-113.
- ↑ NRE 2002 Forest Management Plan for the Mid-Murray Forest Management Area.
- ↑ World Intact Forests campaign by Greenpeace
- ↑ Nicholas Balabkins, "Germany Under Direct Controls; Economic Aspects Of Industrial Disarmament 1945-1948, Rutgers University Press, 1964. p. 119. La du citaĵoj aludas al respektive: U.S. office of Military Government, A Year of Potsdam: The German Economy Since the Surrender (1946), p.70; kaj U.S. Office of Military Government, The German Forest Resources Survey (1948), p. II. Por similaj asertoj vidu G.W. Harmssen, Reparationen, Sozialproduct, Lebensstandard (Bremen: F. Trujen Verlag, 1948), I, 48
- ↑ "Encyclopedia of World Environmental History". Routledge, 2004. ISBN 0415937337
- ↑ Patricia Marchak, "Logging the Globe" p. 157
- ↑ Okinawan History and Karate-do
[redakti] Ĝeneralaj referencoj
- BBC 2005 TV serioj pri historio de geologiaj faktoroj formante la homan historion
- A Natural History of Europe - 2005 kunlaboraĵo inkludante BBC kaj ZDF
- Whitney, Gordon G. (1996). From Coastal Wilderness to Fruited Plain: A History of Environmental Change in Temperate North America from 1500 to the Present. Cambridge University Press. ISBN 0-521-57658-X
- Williams, Michael. (2003). Deforesting the Earth. University of Chicago Press, Chicago. ISBN 0-226-89926-8
- Wunder, Sven. (2000). The Economics of Deforestation: The Example of Ecuador. Macmillan Press, Londono. ISBN 0-333-73146-8
- FAO&CIFOR report: Forests and Floods: Drowning in Fiction or Thriving on Facts?
[redakti] Referencoj pri etiopia senarbarigo
- Parry, J. (2003). Tree choppers become tree planters. Appropriate Technology, 30(4), 38-39. Novembro 22, 2006, el ABI/INFORM Global database. (Dokumento ID: 538367341).
- Hillstrom, K & Hillstrom, C. (2003). Africa and the Middle east. A continental Overview of Environmental Issues. Santabarbara, CA: ABC CLIO.
- Williams, M. (2006). Deforesting the earth: From prehistory to global crisis: An Abridgment. Chicago: The university of Chicago Press.
- Mccann. J.C. (1990). A Great Agrarian cycle? Productivity in Highland Ethiopia, 1900 To 1987. Journal of Interdisciplinary History, xx: 3,389-416. Retrieved November 18, 2006, from JSTOR database.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligoj
- Preventi senarbarigon
- Encyclopedia of Earth: Deforestation in Amazonia
- Global Forest Resources Assessment 2005 de FAO
- United Nations EarthWatch
- EU Forstumado.
- Pri arbaroj ĉe Unuiĝintaj Nacioj
- CFAN - CIDA Forestry Advisory Network DEFORESTATION: Tropical Forests in Decline
- Amazona senarbarigo (Guglaj mapoj)
- Our disappearing forests - Ĉinia Greenpeace